eosfero

19.12.06

Sabate estos ferioj


Beĉjo demandis, kio estas sur la tablo apud la lito.

Anjo kaj Koralio respondas al li :

Saluton, Beĉjo,
sur la tablo estas okulvitroj, vekilo, lampo, koliero (perlaro).
Estas ankaŭ la drato de la lampo kun ŝaltilo. La patrino ne ŝaltis la lampon, ĉar estas sufiĉe da lumo.

Sabate estos ferioj ĝis mardo (en januaro).
Bonajn feriojn !
Bonan feston !
Ĝojan kristnaskfeston !

14.12.06

En la dormoĉambro


Hodiaŭ venis Anjo kaj ŝia amikino. Jen kion ni diris pri tiu bildo :

Jen familio : patro, patrino, bebo (ŝi estas knabineto), kaj du malgrandaj geknaboj.

Ili estas en la domo, en la dormoĉambro.
Estas la mateno.

La patro staras antaŭ la pordo.
Li portas la knabineton.
La knabo iras al la lito. Li iras sur la liton.
La knabino staras sur la lito.
Ŝi forigas la kovrilon.
La patrino kuŝas en la lito.
Ŝi ne dormas : ŝin la geknaboj vekis.
Ŝi malfermas la okulojn, kaj ŝi ridetas al la infanoj.

7.12.06

Homoj en la ĝardeno

Hodiaŭ nur Anjo ĉeestis.
Pasintsemajne ŝi estis malsana.
Jen pri "homoj en la ĝardeno" :


Jen bebo (oni ne scias ĉu ĝi estas knabo aŭ knabino, ino aŭ mal-ino).
Ĝi sidas sur tuko aŭ tapiŝo .


Knabino kaŭras sur la herbo.
Alia knabino surgenuas en la naĝejo.
Vermoj rampas sur la herbo.
Estas du knaboj : unu sidas, la alia staras.
Estas ankaŭ du virinoj kaj unu viro.
La virinoj portas pletojn.

(daŭrigota)

4.12.06

Plemobila familio

Pasintan mardon, Ĵo ilustris tion, kion ŝi lernis per Plemobiloj :
Saluton,
tio estas besto. Delfeno.





Jen hipopotamoj. Se unu estas hipopotamino, kaj la alia estas vir-hipopotamo, ili estas gehipopotamoj !










Jen familio : gepatroj (patro kaj patrino), kaj infano (ŝi estas bruna knabino).



Nun ili divorcas.

La knabino iras kun la patrino, sed ŝi iras ankaŭ kun la patro.














Poste, la patrino renkontas blondan viron. La blonda viro havas blondan filon.


Nun, ili estas tuta familio kun infanoj : blonda viro, bruna virino, kaj ge-filoj.





Ankaŭ la patro renkontas novan virinon. Ŝi estas rufa. Ili havas bebon. Ankaŭ ili estas familio. Oni ne scias, ĉu la bebo estas knabino aŭ knabo.



Nun, la bruna knabino havas gefratojn : blondan knabon kun la patrino, brunan bebon kun la patro.

Jen tre granda familio !

16.11.06

En la hejmo

Komento de Marielen : ni komencis lerni vortojn per bildoj. Eble estus bone ke tiujn bildojn oni trovu ankaŭ en tiu blogo, tiel ke Anjo kaj ĵo povu retrovi la vorttrezoron vizitante la paĝon. Tio do estas provo. Jen kion ni diris marde :

La patro sidas sur la brak-seĝo. Ankaŭ la patrino.
Knabino sidas sur la divan-brako. Ankaŭ knabo sidas sur la divan-brako. Li ĵetas kusenon al la knabino. Ankaŭ ŝi ĵetas kusenon al li.
Bebo iras sur la tapiŝo. Knabino staras sur seĝo.
Kia estas la seĝo ? Ĝi estas bruna.
Kia estas la divano ? Ĝi estas blua.
La tapiŝo estas ruĝa, blanka kaj blua.
La homoj rigardas la televidilon.

14.11.06

Pliaj vortoj

Anjo : pasintan mardon, mi estis malsana. Nun mi fartas pli bone.
Hodiaŭ ni lernis vortojn kaj frazojn pri "homoj en la hejmo".

8.11.06

Nur Ĵo

Ĵo : hodiaŭ, mi estas sola en la klubo : Anjo ne venis.
Dum la ferioj, mi vojaĝis al Normandio por mian avon vidi.
Poste, miaj ferioj ne estis interesaj.
Dankon, Marek, pro via vizito !