eosfero

14.12.06

En la dormoĉambro


Hodiaŭ venis Anjo kaj ŝia amikino. Jen kion ni diris pri tiu bildo :

Jen familio : patro, patrino, bebo (ŝi estas knabineto), kaj du malgrandaj geknaboj.

Ili estas en la domo, en la dormoĉambro.
Estas la mateno.

La patro staras antaŭ la pordo.
Li portas la knabineton.
La knabo iras al la lito. Li iras sur la liton.
La knabino staras sur la lito.
Ŝi forigas la kovrilon.
La patrino kuŝas en la lito.
Ŝi ne dormas : ŝin la geknaboj vekis.
Ŝi malfermas la okulojn, kaj ŝi ridetas al la infanoj.

1 Komentoj

  • At 2:30 AM, Anonymous Anonyme said…

    Saluton karaj,
    Mi vidas tablon apud la lito. Kio estas sur la tablo (Kiuj objektoj estas sur la tablo)?

     

Enregistrer un commentaire

<< Home